le monde au bout de la langue

2a Fromagxa Semajnfino, 2-5ajn de aprilo 1999

(La cifero antaù la literoj "ko" indikas la dikecon de la fotoj. Ju pli granda, des pli da tempo por vojagxi gxis via komputilo !)

  • Tiu semajnfino okazis de la 2a gxis la 5a de aprilo 1999, en Pierrefontaine-lès-Blamont, apud Montbéliard, kun partoprenintoj el Belgio, Danio, Francio,
    Germanio (44 ko), Nederlando (49 ko), Svisio.
    Kiel kutime, celo estis kunprepari la mangxojn (42 ko), (72 ko), (71 ko), (67 ko),
    kunservi ilin (47 ko),
    kunfrandi ilin (fonduo : (54 ko), (46 ko)),
    (ecx kelkfoje trifoje mangxi el la sama plado ! (44 ko),
    kunlavi (71 ko), (54 ko), (61 ko),
    kunbabili (56 ko), (47 ko),
    kunludi (50 ko), ktp.

    Ankaù estis festata la naskigx-datreveno de Didier, la organizinto de la semajnfino, kaj samtempe la JEFO-kasisto. Pro tiu-cxi lia lasta funkcio, li recevis tri (!) sxpar-kasetojn !...
    ...ili videblas sur la fotoj: (15 ko), (47 ko), (59 ko).
    Ankaù dolarbiletan necesej-paperon ! (62 ko) li ricevis,
    kaj kisojn : vidu la vicumantajn junulinojn : (79 ko) !

    Tiu Gastronomia Semajnfino estis ankaù la plej muzikema kaj kantema el cxiuj. Ja 3 partoprenintoj estis kunportintaj sian gitaron kaj ne mankis vocxoj por laùtigi la tekstojn Esperant-lingvajn, franc- kaj ali-lingvajn :
    (67 ko) (66 ko) (18 ko)
    (45 ko) (48 ko) (93 ko)
    (49 ko) (32 ko) (48 ko)

    (kaj por tiuj, kiuj komputilumas per Windows 98 kaj Macintosh : 56 ko, 56 ko, 56 ko : tio eble ne funkcias rekte, sed mi provis, tio funkcias, se oni unue registras sur la malmolan diskon).

    Krome, cxar tiu semajnfino okazis samtempe kaj preskaù samloke, kiel la SAT-Amikara kongreso en urbeto Glay (kelkajn kilometrojn for), la Fromagxemuloj povis partopreni ankaù programerojn de tiu kongreso.
    Interalie, sabate vespere, Bruno Robineau (59 ko) prezentis sian 8-jaran mond-vojagxon (per profesia sonkomentitaj lumbildoj). Ankaù estis ekspoziciataj kaj acxeteblaj lia libro (en la franca kaj en Esperanto)
    kaj la de li manfaritaj drat-bicikletoj (121 ko).
    Dimancxe vespere, koncertis la fama kanzonisto Jacques Le Puil (71 ko), kiu regalis la publikon per rimoj, ritmoj kaj vorto-ludoj, tiel multenombraj kaj bone elpensitaj, ke tutcerte multaj cxeestantoj ne komprenis cxiujn !.
    Post Jacques Le Puil sursceneje kantis gxis malfrue en la nokto gitarista duopo (54 ko). Interalie kantis ili kanzonon en Esperanto : tio havigis al ili certan sukceson. Sed plej sukcese okazis io alia tute neatendita. Ja ili kantis plej divers-devenajn kanzonojn el Grekio, Francio, Kanado,... kaj el Sud-Ameriko : La Bamba !!! Tuj, cxiuj gejunuloj en la spektaklejo levigxis, formis cxenon, ek-kundancis
    kaj iris antaù la scenejon por plui (32 ko), (38 ko).

    Reveno al la cxefa foto-pagxo
    Pages de Espéranto-Jeunes

    Lasta gxisdatigo / Dernière mise à jour: 1999-06-10
    - Reveno al mia cxef-pagxo / Retour à ma page principale

    laurent