<bgsound src="vinb-284.mid" loop="9">
le monde au bout de la langue

Vinbera Semajnfino,
en Edenkoben, Germanio,
10-12ajn de septembro 1999

(La cifero antaù la literoj "ko" indikas la dikecon de la fotoj. Ju pli granda, des pli da tempo por vojagxi gxis via komputilo !)


La unuan fojon "Gastronomia Semajnfino" de JEFO okazis ne en Francio. La loko estis Edenkoben, vilagxeto iom fama pro siaj vinoj. La 2 unuaj fotoj montras la semajnfinejon :

(136 ko)

(123 ko)
Vidu, kiel bela situo, "perdita" meze de arbaro. Kanti laùte meze de la nokto eblis sen gxeni najbarojn (vidu poste !!). La konstruajxo estis skolta domo... kun skolta komforto (t.e. eksterdoma necesejo), tamen tre suficxa por pasigi agrablan semajnfinon.
La 3a foto montras tablojn ekstere instalitajn malantaù la domo.
(125 ko)
Tie dimancxe tagmangxis la partoprenintoj.
(114 ko)
Rimarku la ombrojn, kiuj montras,
ke la tutan semajnfinon pliagrabligis intensEGa suno !
Estis somera semajnfino post la somero !


(27 ko)
Jen la cxeforganizintino de tiu semajnfino, cxiam kun rideto cxe la busxo !
Dekstre, sxi estis skribanta afisxeton, por malfruantaj pied-ekskursantoj :
"Ni foriris al planita vizito, vi malfruas...
...Atendante nian revenon, vi povas prepari la vespermangxon !!
".

(50 ko)

Alia tre aktiva kunorganizintino estis Magali,
videbla cxi-tie ion anoncanta al la mangxantoj.
(44 ko)


Sekvas nun fotoj pri la cxefa (kutima) parto de la programo, t.e. pri kunpreparado de la mangxoj. Ja la unua principo de tiuj semajnfinoj estas kunprepari la mangxojn. Do, jen :

Pecetigi, eretigi, pisti, trancxi, pulvorigi, mueli, disbati,... : tion oni devas multfoje fari.

(pano)
(59 ko)

(pomoj)
(96 ko)

(aveloj
aù migdaloj ?)

(40 ko)

(same ?)
(59 ko)

fromagxo
"Rokforto"

(52 ko)

(47 ko)
Kaj memkompreneble, en tiu semajnfino, senberigado
(1a foto desktre, kaj 2a foto : cxiuj kvin)

(58 ko)

Necesas ankaù cepo-sensxeligado (67 ko)

Preparado de la "Rokforta kisxo" (58 ko) (65 ko)

Aliaj preparadoj : (57 ko) (60 ko)
Ne nur en la kuirejo helpo estis bezonata : necesis ankaù surtabligi la mangxilaron (88 ko), kunporti la preparitajn pladojn (48 ko),
kaj dum la mangxo mem servi la (mallaboremajn ?) altabligxintojn : (31 ko) (21 ko).

Poste necesis lavado.
Unue, pli facile... finmalplenigi la pladojn !!!
(35 ko)
Due, pli sxvitige... lavi ilin
(54 ko), (81 ko), (70 ko)


kaj post la lavado, iom da sekigado kaj ordigado : (42 ko) (71 ko)

Vendrede vespere, kiel fakan programon de tiu semajnfino,
la partoprenintoj gxuis prezentadon kaj gustumadon de diversaj vinoj
far Anton Kiefer, loka vinkulturisto kaj Esperantisto.
Sabate matene restis kelkaj (multaj !) spuroj... malplenaj !!

(la pezo de tiu malplenajx-bildo estas 74 ko :-))

Sabate posttagmeze, duan parton de la faka "vinbera" programo realigis Anton Kiefer : li vizitigis sian kelon kaj klarigis pri la procedoj por fari vinon el vinberoj, kaj pri kiel funkcias la masxinoj.

(87 ko)

(52 ko)

(89 ko)

(63 ko)

Fine de la vizito, denove eblis gustumi kelkajn vin-specimenojn ! (58 ko)
Ankaù la TEJO-prezidanto Sjoerd partoprenis, tiel serioze, kiel la aliaj partoprenintoj. (68 ko). (82 ko)

Post tiu enkela vizito, Anton Kiefer kondukis nin al siaj vit-kampoj, kie li plu klarigis pri sia laboro kaj produktoj. Jen kelkaj el la partoprenintoj de la Gastronomia Semajnfino (41 ko), (38 ko)
Ili ne multas en tiu vitkampa vizito, cxar plejmulto survoje perdigxis (kaj anstataùe pied-ekskursis al iu arbara supromonto). En la grupo estis ankaù Belga grupo duon-Eista duon-skolta.
Suno estis (92 ko)
Anton Kiefer klariganta (92 ko)
Gustumado de vinberoj blankaj kaj rugxaj (71 ko)
Junuloj (volonte ?!! :-)) perdigxis meze de la vitoj, kaj reaperis kelkajn minutojn poste (41 ko) Fotindis la floroj cxe la fino de la vit-vicoj (51 ko)
Bela panoramo, des pli sxatita, pro la subsuna vojo... malsupren ! (68 ko)
Trink-paùzo (60 ko), ankaù sub laùbo (140 ko)

Krom tiu "oficiala" programo rilatanta al vinberoj, jen nun kelkaj aliaj okupoj faritaj dum tiu semajnfino :

LUDOJ (tute ne rilatantaj al la programo "vinbero", tamen ripozigantaj kaj la cerbojn kaj la gambojn)

(61 ko)
baùdrucxa balono

(25 ko)


(34 ko)
du sxnurligitaj globetoj

(68 ko)

(55 ko)


(50 ko)
ludo nomita "Konfuzilo",
kaj ja tia gxi estis,
cxar la ludantoj pasigis preskaù
pli da tempo por provi kompreni
kaj klarigi la regulojn,
ol en ludado mem !

(72 ko)

(73 ko)
ligno-turo


(45 ko)
ludo franclingve
nomita "Puissance 4"

(38 ko)

(49 ko)

Ecx sen aparta ludilo
eblas amuzigxi :-)

(30 ko)


Sabate vespere, gxis nokto-meze, cxirkaù ligno-fajro nedormeme kantis la homoj

(38 ko)

(28 ko)

(43 ko)

(32 ko)
Kaj matene, je la 9a30, Rose vekis la pludormantojn per speciala kasedo de sxi registrita :
multaj diversaj "Bamba"-variantoj.
alveno
de la homoj
dancado
gxis ekstere !

(39 ko)

(37 ko)

(32 ko)

(61 ko)

(26 ko)



(66 ko)
Aliaj okupoj estis
foto-rigardado...

(70 ko)


(30 ko)
...kaj ankaù fotado !

(27 ko)

(40 ko)

Ankaù la plej junaj deziras ! (21 ko)

Grandegan dankon do al tiuj, kiuj ne fugxis kaj bonvole ridetis. Jen kelkaj (krom la aliaj videblaj sur la cxi-pagxaj aliaj fotoj) :

(50 ko)

(41 ko)

(38 ko)

(63 ko)

(30 ko)
ecx matene,
post
jxusa vekigxo :

(24 ko)


Diversaj neordigitaj fotoj :
Dimancxe matenmangxe (43 ko)
Cédric eksubtabligxas (44 ko) (ne pro trodrinkado, sed cxar mankis spaco cxirkaù la tablo)
Legado de la dimancxaj jxurnaloj, en kiuj legeblas artikoloj pri la semajnfino (43 ko)
Suno kaj bongustaj pladoj (60 ko)
Ripozo (68 ko)
Germanoj (inter kiuj kelkaj kunorganizintoj) (72 ko) (74 ko) (76 ko) antaù la foriro !
(28 ko) Fu ! Mirjam, la cxeforganizintino, lastmomente retrovis kelkajn siajn vestajxojn !
Gxis la fino kun plenrideto helpopretaj (49 ko)

Reveno al la cxefa foto-pagxo
Pages de Espéranto-Jeunes

Lasta gxisdatigo / Dernière mise à jour: 1999-09-17
- Reveno al mia cxef-pagxo / Retour à ma page principale

laurent